Likaono (mitologio)

Likaono
Aŭtoktono • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pelasgus
Patrino Cyllene
Edzo/Edzino Nonacris
Infanoj Haemon • Mantineo • Parrhasius • Thesprotus • Maenalus • Acacus • Acontes • Arkaso • Makedon • Tegeates • Cia • Eleuther • Stymphalus • Palaso • Aegaeon • Ancyor • Canethus • Orestheus • Aseatas • Charisios • Cromus • Daseatas • Heraeeus • Hypsus • Macareus • Kalisto • Alipherus • Caucon • Cynaethus • Melaeneus • Oenotrus • Orchomenus • Peucetius • Phassus • Phthius • Trapezeas • Tricolonus • Nyctippus • Theisoeus • Archebates • Bucolion • Ceteus • Carteron • Clitor • Corethon • Evaemon • Evmétes • Evmon • Helicus • Phigalus • Helisson • Peraethus • Sumateus • Lyceus • Thocnus • Thyraeus • Polichus • Physius • Genetor • Socleus • Plato • Horus • Mecisteus • Prothous • Titanas • Leo • Phineus • Portheus • Harpaleus • Harpalycus
vdr

Laŭ la helena mitologio Likaono (el la greka Λυκάων, trompinta lupo) estis reĝo de Pelasgio (antaŭa nomo de Arkadio), filo de Pelasgo (kiun li sukcedis) kaj Melibeo, CilenaDejanira. Aliaj versioj asertas ke li estis filo de Titano kaj Geo.

Transformiĝo de Likaono, ilustraĵo de Hendrik Goltzius por Metamorfozoj de Ovidio.

Li estis klera kaj religiema reĝo, kaj tre amata de sia popolo, kiun li helpis forlasi la sovaĝan vivon, kiun li havis ĝis tiam. Li fondis la urbon Likosuron, unu el la plej antikvaj el Grekio, kaj tie li starigis altaron al Likia Zeŭso. Sed lia ekstrema religiemo faris lin oferi homajn viktimojn, kaj pro tio li estis transformita en lupon. Ovidio rakontas ke je la fino de sia regado li oferis ĉiujn fremdulojn, kiuj gastis ĉe li, malobservante tiel la sakralajn leĝojn pri gastimemo.

Kiam oni sciigis Zeŭson pri tiu hororaĵo, li iris persone konstati tiun famon kaj, alivestite en pilgrimon, gastis ĉe la palaco de tiu reĝo. Likaono akceptis lin, sed tuj poste li preparis sin por mortigi la "fremdulon". Tamen, kelkaj strangaj indicoj atentigis lin, do li, antaŭ fari nenion, volis certigi ke la gasto ne estis dio, tiel kiel asertis siaj timemaj regatoj. Por tio, li ordonis kuiri la karnon de lastalveninta gasto aŭ de sklavo sia, kaj servis ĝin al Zeŭso. La dio ekfurioziĝis, transformis Likaonon en lupon, kaj bruligis poste la palacon kiu atestis tiom da kruelaĵojn.

Kun diversaj virinoj, Likaono havis multnombran idaron (kelkaj verkistoj asertas ke li havis kvin dek filojn), la likaonidoj, kiuj ankaŭ famis pro sia insolento kaj kruelemo. Zeŭso denove volis konstati la onidirojn, kaj alvenis al la palaco, ĉi foje alivestita en maljunan almozulon. Tiam, la junaj princoj eĉ mortigis ilian fraton Niktimo, miksis liajn viscerojn kun aliaj bestaj, kaj pretigis vespermanĝon per ĝi, nur por provi ĉu la ĵusalveninto kapablus distingi la homan karnon. Kolerplene, Zeŭso metamorfozis ĉiujn en lupojn, fulmomortigis ilin aŭ elpatrujigis ilin por ĉiam, dependante de la versioj. Poste li revivigis Niktimon kaj nomumis lin nova reĝo de Pelasgio. Laŭ Apolodoro el Ateno, dum la regado de Niktimo okazis la diluvo, ĝuste kiel puno pro la krimoj de la likaonidoj.

La Suido klarigas alian version de la rakonto, laŭ kiu Likaono volonte disvastigis mensogon pri ke Zeŭso ofte vizitadis lin kaŝe. Nur por konfirmi tion, iliaj filoj (kaj ne li) mortigis infanon kaj miksis lian karnon kun tiu de la oksoj oferontaj al dio. Zeŭso fulmomortigis ilin, kaj Likaono, senkulpa, stablis la luperkajn festojn.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de PelasgioPoste:
PelasgoLikaonoNiktimo

Developed by StudentB